lukaso666, Polish
@lukaso666@chaos.social avatar

tre longe mi ne skribis ĉi tie en ...

ĝenerale mi volus kapti novajn kontaktojn kadre de , reveni al E-korespondado (eĉ tradicie, papere!✉️) kaj ekkoni novajn geamikojn...
se iu-ajn pretas kontaktiĝi per ili - mi invitas vin! 😎

vivu sennacia komunikado!

thindil,

@lukaso666 Saluton, se vi uzas Matrikso (mi esperas ke tio estas bona traduko de Matrix 😉), vi povas trovi Esperanton ĉambron tie. Sed mi ne memoras adreson.

Mi esperas ke mian rustan Esperanton estas komprenebla. 😂

lukaso666,
@lukaso666@chaos.social avatar

@thindil jes, mi konas ĝin - ĝi estas samtempe IRC-ĉambro, kie mi estas jam muuuulte da jaroj ;)
malgraŭ ĉio, dankon pro la mesaĝo! ;) jesss, via Espo estas plenplene komprenebla :)

thindil,

@lukaso666 Bele. 🙂
Sed mi devus uzi ĝin pli ofte. 😉 Ĉi tie mi uzas preskaŭ ekskluzive la anglan.

lukaso666,
@lukaso666@chaos.social avatar

@thindil ankaŭ mi intencas uzi Espon pli ofte ĉi tie. mi uzas la anglan kiam mi estas devigata - simple mi ne ŝatas ĝin, entute 😈 krome, en Fediverso mi skribas ankaŭ ĉeĥe kaj ruse..

thindil,

@lukaso666 Mi esperas ke vi sukcesos pri tio.🙂 Jes la angla povas esti malfacila lingvo, precipe por Slavoj. Por mi ĝi estas nur ilo. Tiel longe kiel oni komprenas min. 🤣

lukaso666,
@lukaso666@chaos.social avatar

@thindil mi ne diris, ke mi ne ŝatas ĝin pro ĝia malfacileco. mi ne ŝatas ĝin pro ĝia imperiisma karaktero. mi estas anarkiisto kaj sennaciulo - tial Esperanto ŝajnas esti por mi honesta alternativo por la angla..

thindil,

@lukaso666 Ho, mi komprenas. 🙂 Vere, laŭ mia opinio, Esperanto estas pli bona internacia lingvo ol la angla. Plejparte ĉar ĝi ne estas ligita al iuj kulturo. Tiel multe pli facile lernebla.

tomo,
@tomo@floss.social avatar

@lukaso666 esperanto.masto.host?

lukaso666,
@lukaso666@chaos.social avatar

@tomo mi trarigardos ;)

  • All
  • Subscribed
  • Moderated
  • Favorites
  • esperanto
  • DreamBathrooms
  • ngwrru68w68
  • cubers
  • magazineikmin
  • thenastyranch
  • rosin
  • khanakhh
  • InstantRegret
  • Youngstown
  • slotface
  • Durango
  • kavyap
  • mdbf
  • ethstaker
  • JUstTest
  • osvaldo12
  • tester
  • modclub
  • normalnudes
  • everett
  • GTA5RPClips
  • tacticalgear
  • Leos
  • anitta
  • megavids
  • cisconetworking
  • provamag3
  • lostlight
  • All magazines