Argumentoj ne vere funkcias por konvinki la plimulton de homoj. La plimulto de homoj ne kreas siajn opiniojn racie el faktoj. Unue la opinioj, poste la "argumentoj".
Tial debati kun nekonatoj en la interreto ĉefe estas malŝparo de tempo. Ŝajnas al mi multe pli efike simple esti videbla kaj afabla, kaj homoj aŭtomate pliŝatos la aferojn kiuj rilatas al vi.
Lastatempe mia depresio tro doloras, ke mi ne povas eĉ pasive vidi elsendfluojn en Twitch...😢 Mi faras preskaŭ nenion krom dormi, manĝi kaj trinki. Mi pasigas ĉiutagon dormi grandparte... Mi no havas energion por miaj hobioj kiel filozofio, vidi elsendfluojn kaj aliaj... #depresio#soleco#mensasano
Mi ŝatus uzi https://bearblog.dev/ sed mi ne trovas kie mi povus ŝanĝi la lingvon de la blogo (la "lang"-atributo) kaj estas neniu loko kie mi povas fari mian demandon al realaj homoj.
@sbr La Angla ne ĝenas min, kio ĝenas min estas ke mia blogo estas prezentita kiel "angla enhavo" (<html lang="en">) do ĝi ne estas trovebla se iu serĉas Esperanto-enhavon per bone agordita retserĉilo.
@emmanuelwald Mi pensas ke estas perdego de tempo ne reuzi vortojn kiuj jam estas popularaj aŭ rekoneblaj en multaj landoj.
Mi vidas eblan avantaĝon en aprioraj morfemoj se oni bone zorgas ke vortoj plej malsamas de aliaj, aŭ se literoj aŭ silaboj sekvas internan logikon. Sed Kotava ne vere faras tion.
Estas la malavantaĝoj de aprioraj vortoj sen la avantaĝoj.
Mi ankaŭ pensas ke Kotava faris kelkajn terurajn neakcepteblajn decidojn, kiel la eblo por verboj finiĝi per -t KAJ -d, kio igas la lingvon malbona por multe tro da homoj https://en.wikipedia.org/wiki/Final-obstruent_devoicing
Kelkaj diras ke oni diru "tiel granda" anstataŭ "tiom granda" kiam oni volas intensigi "granda" (por diri ion kiel "grandega").
La uzado malkonsentas kun tio. Ambaŭ eblas. Mi persone multe preferas "tiom" ĉar ĝi estas pli klara.
Ekzemple, se mi volas diri "strangega", mi preferas diri "tiom stranga", ĉar "tiel stranga" povus signifi "stranga en tiu maniero" kio estas tre malsama signifo!