@bpeel@esperanto.masto.host avatar

bpeel

@bpeel@esperanto.masto.host

Programisto pri libera programado. EN★/EO◕/FR◕. li / ri

This profile is from a federated server and may be incomplete. Browse more on the original instance.

bpeel, to random Esperanto
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

Mi pensas ke ĉiam insiste aldoni -in- al substanstivo simple estas eraro. Se oni diras «mi estas la prezadantino de espéranto-france», mi subkomprenas ke estas du roloj, prezidantiĉo kaj prezidantino, kaj la parolanto estas unu el ili. Esperanto ne estas la franca.

Vanege, to random Esperanto
@Vanege@esperanto.masto.host avatar
bpeel,
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

@Vanege Pli bone estas aldoni malvarman (sojan) lakton 😊🇬🇧

bpeel, to random Esperanto
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

Mi faris filmeton ("reel") ĉe Instagram kiu neniel rilatas al Esperanto, sed mi elektis esperantan muzikon kaj ŝajne ĝi havas pli ol mil vidojn. Do mi subtile reklamas esperanton al la trikistoj de Instagram, hehe https://www.instagram.com/reel/C3fgihztSy0/?igsh=OHAzc2NvYmgzbWV6

bpeel, to random Esperanto
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

Mi ŝatas la ideon de vorto de la jaro por esperantujo. Eble la Akademio povus realigi ĝin. Ĝi estus bona reklamilo por ili.
https://vanege-esperanto.blogspot.com/2024/01/0125-ideo-la-esperanto-vorto-de-la-jaro.html

bpeel,
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

@Vanege Nu jes, tio estus bona 👍

bpeel, to random Esperanto
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

Mi klopodas triki la Ĉapelon de Esperantujo. Mi apenaŭ scipovas triki do mi verŝajne bezonos jarojn 😆

https://www.ravelry.com/patterns/library/capelo-de-esperantujo---esperanto-hat

bpeel,
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

Mi finis la bazon kaj poste provis fari la stelan parton aparte per alia lano por ekzerci min antaŭ ol triki sur la vera ĉapelo. Mi iel elturniĝis post multe da fuŝoj kaj reprovoj. Ankoraŭ estas multaj fuŝetoj sed mi estas kontenta pri la rezulto. Nun mi devas rekomenci la stelon sur la ĉapelo.

Foto de la stelo. La koloroj estas malsamaj ol la vera ĉapelo kaj la blanka fadeno estas maldika do ĝi aspektas iomete stranga.
Foto de la dorso de la stelo. Ĝi estas malbela ĥaoso. Mi provis porti la kolorojn tra la dorso de la maŝoj por ke ne estu longaj bukloj.

bpeel,
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

Mi pensas ke mi ne havos sufiĉe da lano por fini la ĉapon 😣 Mi aĉetis ĝin ĉe bonfara brokantejo kaj laŭ la pakaĵo ĝi aspektas kiel afero de la 70-aj jaroj. Eble estos malfacile trovi la saman lanon.

bpeel,
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

Mi finis la ĉapon! Fine mi aĉetis lanon kiu ne estas ekzakte samkolora por fermi la supron. Mi ĉesos inundi Mastodon per mesaĝoj pri la ĉapo, do :)

Vanege, to random Esperanto
@Vanege@esperanto.masto.host avatar

La lingva problemo estos baldaŭ solvita, kaj ne per Esperanto. Sed per aplikaĵoj kiel HeyGen kiuj tuj tradukas kun eta latenco.

bpeel,
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

@Vanege Eble lingvolernado fariĝos afero de krimuloj kiuj ne volas ke ilia sekreta konversacio sendiĝu al eksteraj serviloj por tradukiĝi :)

bpeel, to random Esperanto
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

5/5

🟩🟩🟩🟩🟩
🟩⭐🟩⭐🟩
🟩🟩⭐🟩🟩
🟩⭐🟩⭐🟩
🟩🟩🟩🟩🟩

🔥 gajnvico: 32
https://vaflo.net

Vanege, to random Esperanto
@Vanege@esperanto.masto.host avatar

0/5

🟩🟩🟩🟩🟩
🟩⬜🟩⬜🟩
🟩🟩🟩🟩🟩
🟩⬜🟩⬜🟩
🟩🟩🟩🟩🟩

🔥 gajnvico: 1
vaflo.net

la reguloj devus esti klarigataj ie, mi malŝparis multajn provojn pro tio

bpeel,
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

@Vanege Tio estas en mia listo farendaĵoj 😬 Gratulon ke vi sukcesis!

Vanege, to esperanto Esperanto
@Vanege@esperanto.masto.host avatar

Se Vikipedio estus pli facile uzebla, mi kontribuus multe pli.

bpeel,
@bpeel@esperanto.masto.host avatar

@Vanege Same pri ReVo. Ĝi povus esti bonega ilo por tradukoj sed necesas scipovi XML por kontribui.

  • All
  • Subscribed
  • Moderated
  • Favorites
  • JUstTest
  • thenastyranch
  • magazineikmin
  • ethstaker
  • khanakhh
  • rosin
  • Youngstown
  • everett
  • slotface
  • ngwrru68w68
  • mdbf
  • GTA5RPClips
  • kavyap
  • DreamBathrooms
  • provamag3
  • cisconetworking
  • cubers
  • Leos
  • InstantRegret
  • Durango
  • tacticalgear
  • tester
  • osvaldo12
  • normalnudes
  • anitta
  • modclub
  • megavids
  • lostlight
  • All magazines