danjac

@danjac@esperanto.masto.host

Programisto, edzo, patro.

Interesoj: #sciencfikcio, #rolludoj, #lingvoj, #komputiloj

Mi lernas Esperanton, pardonu anticipe pro eraroj.

This profile is from a federated server and may be incomplete. Browse more on the original instance.

danjac, to random Esperanto

En Finnlando ĉe la semajnfino estis balotado por la nova prezidento

Jen la venkinto

danjac, to random Esperanto
danjac, to random Esperanto

Mi ĵus komencis blogon en Esperanto! Mi skribos pri io ajn, kio min interesas.

Jen la unua artikolo:

https://leterojelsubteraj.com/posts/cxaroj_de_la_dioj/

Vanege, to random Esperanto
@Vanege@esperanto.masto.host avatar

0113 Kiel homoj konservis manĝaĵojn antaŭ la invento de fridujo

https://vanege-esperanto.blogspot.com/2024/01/0113-kiel-homoj-konservis-mangajojn.html

danjac,

@Vanege la antikvaj persoj havis "glacidomojn"

https://eo.wikipedia.org/wiki/Jak%C4%89alo

Vanege, to random Esperanto
@Vanege@esperanto.masto.host avatar
danjac,

@Vanege mi opinias same pri restoracioj en Finnlando. Krom specialaj tagoj ekz naskiĝtago aŭ eble por regali la infanojn ĉe iu rapidmanĝejo ekz Macdonalds ni neniam iras al restoracio, estas tro kosta. Krome plaĉas al mi kuiri hejme kaj provi novajn receptojn.

danjac, to random Esperanto

Ĉi tiu artikolo pensigas

https://vanege-esperanto.blogspot.com/2023/12/0095-spertaj-esperantistoj-ne-uzas.html

La ĉefa problemo laŭ mia opinio estas ke ne ekzistas denaskaj parolantoj (aŭ almenaŭ en sufiĉe granda kvanto), ke oni povas demandi unu pri la ĝusta uzado de vorto aŭ lingvaĵo, kiu respondas laŭ sia denaska instinkto pri la ĝusteco. Do oni ĉiam turniĝas al la "aŭtoritatoj" de Esperanto ekz. PIV kaj PMEG.

danjac,

@simonvarwell aŭ vi estas pariza kelnero, tiuokaze vi korektos la parolanton kiel ajn bone tiu parolas la francan...

danjac,

@sorchist ekzakte, ne estas denaskuloj kiuj helpas kiel fonto de "ĝusteco". Do oni dependas de "aŭtoritataj" fontoj kiel PMEG kaj PIV, aŭ iel interkonsenti, kio ŝajnas iel bona aŭ ne.

danjac,

@sorchist jes vi ĝustas. Sed mi opinias ke la dependeco de vortaroj kaj libroj (ankaŭ) devenas de la manko de denaskulaj fontoj de ĝusteco.

danjac,

@sorchist denaskuleco estas grava fonto en etnaj lingvoj. Esperanto ne havas denaskulojn.

Kiel do oni scias, ĉu io ĝustas?

danjac,

@sorchist jes, kaj la spertuloj skribas vortarojn kaj librojn. Mi certe ne konas sufiĉe da spertuloj persone de kiuj mi povas lerni ĉiutage.

danjac,

@Vanege @kallekn @sorchist kiel oni difinas "spertulon"? Kaj kiel oni lernas de spertuloj en disvastigita komunumo, kie oni malfofte povas partopreni "vivajn konversaciojn"?

Oni devas lerni per la disponeblaj rimedoj. Ne estas denaskuloj kaj spertuloj (laŭ iu ajn difino) maloftas. Sed vortaroj kaj libroj, kvankam ili malperfektas, ĉiam disponeblas.

danjac, to random Esperanto

Morgaŭ ni iros al Skotlando por semajno

danjac,

@abouadil ni vizitas parencojn en Meza Skotlando kaj ĉe la orienta marbordo.

simonvarwell, to random Esperanto
@simonvarwell@mastodon.scot avatar

A big reason why I learned Esperanto: to have fluent conversations more easily than with other languages.

Jen granda kialo, kial mi lernis Esperanton: havi fluajn konversaciojn pli facile ol per aliaj lingvoj.
https://mstdn.social/@TheEuropeanNetwork/111274233744566179

danjac,

@simonvarwell la instruado de fremdaj lingvoj en Britio estas dum multaj jaroj malbona kaj ne surprizas, ke tiom da britoj ne scias konversacii en alia lingvo. El la 21% eble iuj estas de dulingva familio (t.e. hejme oni parolas la kimran, urduon ktp).

danjac,

@simonvarwell ne nur kiam, la metodoj ne celas fluecon, sed trapasi ekzamenon.

danjac, to random Esperanto

Kolekto da esperantaj subtitoloj por filmoj

https://www.opensubtitles.org/en/search/sublanguageid-epo

danjac,

@simonvarwell Mi pensis, ke ĝi estas instrua filmo por dentistoj.

danjac,

@faceless @stergro toki pona eble estas pli facila lerni, sed ĉu ĝi estas pli facila por interkomunikado? Ĉu 120 vortoj sufiĉas por kompleksaj temoj, kaj ĉu du personoj tute komprenas unu la alian konversaciante pri la sama temo?

danjac,

@faceless @stergro kompreneble toki pona havas malsamajn celojn de Esperanto, kaj estas pli eksperimenta. Sed "facila" ne estas nur "rapide lernebla" sed ankaŭ "facila por ĉiutaga uzado".

danjac,

@faceless estus interesa eksperimento aŭskulti du personojn paroli pri kompleksa temo ekz. elektroniko en toki pona, kie oni bezonas ekzaktan, senduban kaj seneraran komprenon de ĉiuj aferoj.

  • All
  • Subscribed
  • Moderated
  • Favorites
  • megavids
  • GTA5RPClips
  • thenastyranch
  • khanakhh
  • cisconetworking
  • Durango
  • rosin
  • ngwrru68w68
  • DreamBathrooms
  • magazineikmin
  • Youngstown
  • ethstaker
  • slotface
  • InstantRegret
  • JUstTest
  • kavyap
  • everett
  • Leos
  • tester
  • mdbf
  • osvaldo12
  • tacticalgear
  • cubers
  • modclub
  • provamag3
  • normalnudes
  • anitta
  • lostlight
  • All magazines