ĝenerale mi volus kapti novajn kontaktojn kadre de #Espernatujo, reveni al E-korespondado (eĉ tradicie, papere!✉️) kaj ekkoni novajn geamikojn...
se iu-ajn pretas kontaktiĝi per #xmpp#matrix#email ili #delta_chat - mi invitas vin! 😎
@lukaso666 Saluton, se vi uzas Matrikso (mi esperas ke tio estas bona traduko de Matrix 😉), vi povas trovi Esperanton ĉambron tie. Sed mi ne memoras adreson.
Mi esperas ke mian rustan Esperanton estas komprenebla. 😂
@thindil jes, mi konas ĝin - ĝi estas samtempe IRC-ĉambro, kie mi estas jam muuuulte da jaroj ;)
malgraŭ ĉio, dankon pro la mesaĝo! ;) jesss, via Espo estas plenplene komprenebla :)
@thindil ankaŭ mi intencas uzi Espon pli ofte ĉi tie. mi uzas la anglan kiam mi estas devigata - simple mi ne ŝatas ĝin, entute 😈 krome, en Fediverso mi skribas ankaŭ ĉeĥe kaj ruse..
@lukaso666 Mi esperas ke vi sukcesos pri tio.🙂 Jes la angla povas esti malfacila lingvo, precipe por Slavoj. Por mi ĝi estas nur ilo. Tiel longe kiel oni komprenas min. 🤣
@thindil mi ne diris, ke mi ne ŝatas ĝin pro ĝia malfacileco. mi ne ŝatas ĝin pro ĝia imperiisma karaktero. mi estas anarkiisto kaj sennaciulo - tial Esperanto ŝajnas esti por mi honesta alternativo por la angla..
@lukaso666 Ho, mi komprenas. 🙂 Vere, laŭ mia opinio, Esperanto estas pli bona internacia lingvo ol la angla. Plejparte ĉar ĝi ne estas ligita al iuj kulturo. Tiel multe pli facile lernebla.
Add comment